Exsultate, jubilate

Exultate, jubilate, K 165/158a, estas religia moteto de Wolfgang Amadeus Mozart verkita en 1773.

Ĝi estis komponita dum la vizito de la aŭstra komponisto al Milano, en la epoko en kiu Mozart veturis tra Italio.[1] Ĝi estis verkita por la kastrito Venanzio Rauzzini, favorata de Mozart por siaj operoj. En la modernaj ludadoj, ĝi estas ludita normale de soprano.

Estas dividita en tri jenaj partoj:

  1. Allegro
  2. Andante
  3. Allegro

La fina allegro estas elstara kaj ĝoja "Alleluia".

  1. The Three Versions of Mozart's Exultate, jubilate en pzweifel.com Alirita la 27an de Februaro 2008, en angla.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search